Libro de kapkuseno; 枕草子

El klasika japana literaturo Yokota Yu tradukis al Esperanto.

Printempo estas tagiĝo. Iom post iom horizonto lumiĝas. Violaj kaj maldensaj nuboj orde kusiĝas.

Somero estas nokto. Plena luno estas plej bona. En mallumo multaj lampiroj disflugas. Unu aŭ du lampiroj flugas kaj lumas interese. Ofte pluvas bone.

Aŭtuno estas vespero. Kiam Suno subiras al monto, kelkaj korvoj haste flugas al sia tranoktejo. Sovaĝaj anseroj orde flugas fore kaj malgrande. Nokte sonoj de ventoj kaj insektoj sonoras kaj mi sentas tre bone.

Vintro estas frumateno. Neĝas bone. Prujnoj estas blankaj kaj malvarmege kaj mi faras fajron haste kaj ofte portas karbojn kiuj flamas. Tage iom post iom varmiĝis kaj karboj en fajrujo fariĝis blankaj malbele.

Al chef-pajo.

inserted by FC2 system