Lingvo kaj literaturo

Yokota Yu skribis.

Mi tradukis diversajn literaturojn al Esperanto kaj vi povos legi ilin ĉe tiu ĉi-retejo. Ankaŭ mi programas multe per komputilo. Kaj mi atentis tendencon de literaturo kaj tendencon de programlingvo.

Ofte homoj diras ke literaturo estas dusenca. Aliflanke programo en komputilo estas unusenca, alivorte klara. Kial ili estas malsamaj? Mi pensas ke po unu literaturo, diversaj komprenoj ekzistas por ĉiuj legantoj. Sed komputiloj devas kompreni unu programon en unu maniero. Se ne, la komputilo malfunkcius.

Japanoj ofte miskomprenas ke precipe sur unu majstroverko ekzistas nur unu kompreno ĉar ili lernis en lernejo tiel. En la klaso de japana lingvo en japana lernejo instruistoj mezuras la komprenon de sia lernanto per la provo kiu havas nur unu bontrafon. Mi pensas ke tiu kompreno kaj tiu provo ne pravas, alivorte oni ne povas mezuri la eblecon de la lingvo per skriba provo. Mi pensas ke la interparolo inter instruisto kaj la lernanto taŭgas por mezuri la eblecon de la lingvo.

Mi mencias la meriton de lingvo dusenca. Dusenca estas ĥaoso. Renesanco en Eŭropo estis ĥaoso ĉar diversaj landoj ekzistis en Eŭropo tiam kaj ili militis unu al alia kaj ili parolis diversajn lingvojn kaj ili kreis diversajn bonajn artojn kaj inventaĵojn. Ĥaoso(dusenca) estas la atuto por krei novaĵon.

Al chef-pajo.

inserted by FC2 system